From Wikipedia, the free encyclopedia
Simfiloj, konataj ankaŭ kiel ĝardenaj centpieduloj aŭ pseŭdocentpieduloj, estas grundo-loĝantaj artropodoj de la klaso Symphyla en la subfilumo de Miriapodoj. Simfiloj similas al centpieduloj, sed estas pli malgrandaj kaj travideblaj, kaj nur malproksime rilataj al la veraj centipieduloj. Ili povas moviĝi rapide tra la poroj inter grundopartikloj, kaj tipe troviĝas el la surfaco suben al la profundo de ĉirkaŭ 50 cm. Ili konsumas putriĝintan vegetaĵaron, sed povas fari konsiderindan damaĝon en agrikultura kamparo konsumante semojn, radikojn, kaj radikajn harojn en kultivita grundo.
Junuloj havas ses parojn de kruroj, sed, laŭlonge de la tempovivo de kelkaj jaroj, ili kreskas po aldonan paron je ĉiu mudo tiele ke plenkreskulo havas dekdu parojn de kruroj.[1] Ĉar ili ne havas okulojn, ties longaj antenoj utilas kiel sento-organoj. Ili havas kelkajn trajtojn kiuj ligas ilin al fruaj insektoj, kiaj labium (fuziita dua makzelo), identa nombro de kaperoj kaj kelkaj trajtoj de ties kruroj.[2]
Oni konas ĉirkaŭ 200 speciojn tutmonde.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.