La silvioj estas malgrandaj insektovoraj birdoj kiuj apartenas al genroj Sylvia kaj Parisoma de la familio de Silviedoj kie ĝi konsistiĝas la tipa genro[1]. Estas ĉirkaŭ 20 specioj en la genro Sylvia, sed ankaŭ ties probablaj plej proksimaj vivantaj parencoj, nome Parisoma povus fakte aparteni ĉi tie[2][3]; la rilatoj kun la Afrika montetosilvio (Pseudoalcippe abyssinica) kaj la Ĉina ropofilo (Rhopophilus pekinensis) ne estas entute solvitaj sed tiuj estas certe pli distancaj. Tipaj silvioj loĝas en moderklimataj kaj subtropikaj regionoj de okcidenta Eŭrazio kaj apuda Afriko, centre ĉirkaŭ la Mediteraneo.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Silvioj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Scopoli, 1769
Genro: Parisoma
Swainson ĉe Richardson, 1832
Specioj

Plimalpli 25; vidu specian liston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Fermi

Multaj el la specioj de Sylvia montras seksan dimorfismon, kun distingaj pormasklaj kaj porina plumaroj. Komuna karaktero estas ke maskloj de kelkaj specioj havas nigron enkape, anstataŭata de bruno, grizo aŭ simila malhela koloro ĉe inoj. Specioj kiuj reproduktiĝas en moderklimataj regionoj estas kutime tre migrantaj, kvankam kelkaj estas loĝantaj birdoj. Ili estas aktivaj, konstante moviĝantaj; silvioj kutime asociiĝas kun malfermaj arbaroj, arbarbordoj aŭ arbustaroj.

Sistematiko

La tipaj silvioj estas nuntempe konataj pro formado de plej granda stirpo en klado enhavanta ankaŭ la Paradoksornitedojn kaj kelkajn taksonojn iam konsideratajn kiel veraj Silviedoj[4][5]. La aliaj "Silviedoj" estis translokigitaj al siaj propraj familioj, entute ŝanĝante la limojn de la Silviedoj. Pro la distingeco de la grupo Sylvia-Parisoma, tiu povus esti konsiderata subfamilio Silvienoj, sed oni notu, ke kelkaj "silviedoj" estu ankoraŭ restudataj laŭ novaj informoj.

Kiel estas jam sugestita, la genro Sylvia kiel numtempe difinita en estas monofiletika. La grupo Sylvia-Parisoma ŝajne enhavas unu distingan ĉefan stirpon kaj kelkajn superspeciojn.

Specioj

Moderklimata eŭrazia superspecio (" grupo atricapilla-borin")

Superspecio Parisoma

Klado curruca

Grupigo communis-melanocephala

La rilatoj inter la lasta grupo kaj la aliaj specioj ne estas bone solvita[6][7].

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.