![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/85/Reykjavik05a-01.jpg/640px-Reykjavik05a-01.jpg&w=640&q=50)
Sigur Rós
islanda muzikgrupo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sigur Rós [SI-ur roŭs] estas islanda postroka-muzikgrupo, kiu sin 1994 en Rejkjaviko fondis. Ĝiaj sferaj sonoj populariĝis dum unu jardeko en Eŭropo.
Sigur Rós | |
---|---|
![]() Sigur Rós en koncerto | |
Bazaj informoj | |
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | Postroko |
Aktivaj jaroj | 1994 – hodiaŭ |
Eldoninto | Fat Cat Geffen EMI XL Smekkleysa |
Retejo | sigur-ros.co.uk |
Membroj | |
Jón Þór Birgisson | |
Antaŭaj membroj | |
Ágúst Ævar Gunnarsson | |
Parto de la filmmuziko de Englar Alheimsins (eo.: Anĝeloj universaj) de Friðrik Þór Friðriksson originas de Sigur Rós; la cetero de Hilmar Örn Hilmarsson. Ankaŭ por la filmo Vanilla Sky (eo.: Vanilĉielo) ili disponigis unu kanton.
La muzikgrupo estis nomita laŭ la fratino de Jónsi, kiu naskiĝis je la tago de la muzikgrupfondo kaj nomiĝas Sigurrós.
Sub kontrakto estas Sigur Rós ĉe la eldonejo Smekkleysa/Bad Taste.
Jónsi, la kantisto de la muzikgrupo, kantas parte islande (Ágætis Byrjun), sed ankaŭ parte vonlande (von signifas islande: espero), tiu estas mem elpensita lingvo (Ekzemple sur la albumo ( ) ).
Sigur Rós ludis iom da tempo en la antaŭprogramo de la muzikgrupo Radiohead. Stilistike ili estas plej trafe alordigeblaj al la ĝenro postroko aŭ etosa muziko.