Sigurður Jónsson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sigurður Jónsson (naskiĝis la 28-an de januaro 1852, mortis la 16-an de januaro 1926) estis islanda terkulturisto kaj politikisto. Li estis unu de la fondintoj de la Progrespartio en 1916. En la komenco de 1917 fondiĝis la unua islanda registaro, kaj Sigurður estis elektita kiel la reprezentanto de la ĵus fondita partio. Malgraŭ sia aĝo, Sigurður tiutempe ĵus elektiĝis kiel parlamentano la unuan fojon, sed li estis parlamentano 1916-1926.
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sigurður Ingi Jóhannsson. |
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Sigurður Jónsson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de januaro 1852 (1852-01-28) en ![]() | ||||
Morto | 16-an de januaro 1926 (1926-01-16) (73-jaraĝa) | ||||
Ŝtataneco | Islando ![]() | ||||
Partio | Nedependaj Terkulturistoj, Progrespartio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
| |||||
Dum | 4-a de januaro 1917 – 25-a de februaro 1920 | ||||
Sekvanto | Pétur Jónsson | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Sigurður.
Sigurður estis la unua ministro en Islando kiu ne estis studinta en universitato. Li havis multan sperton en sociaj aferoj, kaj estis unu de la iniciatintoj de la rapide kreskanta kaj fortiĝanta Federacio de Islandaj Kooperativoj. Ĝi fakte fondiĝis en lia hejmo en la bieno Ystafell en 1902.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri islanda politikisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |