![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5d/General_view_of_Sidirokastro.jpg/640px-General_view_of_Sidirokastro.jpg&w=640&q=50)
Sidirokastro
urbo en Grekio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sidirokastro - en greka alfabeto Σιδηρόκαστρο [siðiˈrɔkastrɔ], "fera fortikaĵo" - estas historia municipo de Grekio. Ĝi situas en la administra regiono Meza Makedonio kaj en ties regiona distrikto Sereso. En 1946 Sidirokastro ricevis la statuson de urba municipo (dimos) kaj ĝis 1997 ricevis pli kaj pli da teritorio pro integrigo de ĉirkaŭaj municipoj. Kadre de la administra reformo de 2010 ĝi perdis la statuson de propra municipo kaj iĝis parto de la nove fondita municipo Sindiki, kie ĝi nun konsistigas municipan distrikton. La loĝloko Sidirokastro estas la administra centro de la nova municipo.
Rapidaj faktoj municipa distrikto, Administrado ...
Sidirokastro | |||
---|---|---|---|
municipa distrikto | |||
![]() | |||
vilaĝo ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | Grekio | ||
Kantono | Meza Makedonio | ||
Poŝtkodo | 62300 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9,294 (2011) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 14′ N, 23° 23′ O (mapo)41.23361111111123.388333333333 [+] | ||
Areo | 196 km² (19 600 ha) | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fermi