From Wikipedia, the free encyclopedia
La Siama fazano, Lophura diardi konata ankaŭ kiel Diarda fazano estas birdo el la familio de Fazanedoj kaj genro Lophura karakteraj pro malhelaj bluecnigraj korpoj de maskloj kaj brunai inoj.
Siama fazano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Siama fazano | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lophura diardi (Bonaparte, 1856) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas mezgranda, proksimume 80 cm longa, fazano. La masklo havas grizan plumaron kun tre etenda ruĝa vizaĝa nuda haŭtaĵo kiu pendas subokule aŭ kreskas al krono kiel pariĝada allogaĵo kiu povas kaŝi parton de la beko aŭ stratigas (mallarĝigas) la kronon tiele ke rektigas la kreston, skarlataj kruroj kaj piedoj, ornamaj nigraj krestoplumoj, ruĝecbrunaj irisoj kaj longa kurbeca nigreca vosto. La ino estas bruna birdo kun nigrecaj flugiloj kaj vostoplumoj.
Tiu orientalisa birdo estas distribuata en arbaroj de malaltaj teroj kaj ĉiamverdaj de Kamboĝo, Laoso, Tajlando kaj Vjetnamio de Sudorienta Azio. La Siama fazano estis elektita nacia birdo de Tajlando. La ino kutime demetas 4 al 8 rozkolorecajn ovojn.
La scienca nomo rememoras la francan naturaliston Pierre-Médard Diard.
Pro pliiĝanta habitatoperdo kaj troĉasado en kelkaj areoj, la Siama fazano estas konsiderata Preskaŭ Minacata fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.