From Wikipedia, the free encyclopedia
La Okcidenta blubirdo (Sialia mexicana) estas mezgranda birdo de la familio de Turdedoj.
Okcidenta blubirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta blubirdo, masklo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sialia mexicana (Swainson, 1832) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo : Verde la tutan jaron, flave nur somere, blue nur vintre | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plenkreskuloj havas grizajn ventron kaj iom da centra brusto. Maskloj estas tre brilbluaj supre kaj en gorĝo kun ruĝeca brusto ĉefe al flankoj; ili havas brunan makulon en dorso. Inoj havas pli senkolorajn bluajn flugilojn kaj voston, brunecan bruston kaj grizajn kronon, gorĝon kaj dorson. Do endas paroli pri seksa duformismo. La okulo estas tre nigra kaj la beko rekta, mallonga kaj nigreca. Inter ili estas iom nigreca bridostrizono. Ankaŭ la kruroj estas grizecaj.
Tiuj birdoj atendas sur ripozejo kaj ekflugas suben por kapti insektojn, foje dumfluge. Ili manĝas precipe insektojn kaj berojn.
Ties reprodukta habitato estas duonmalferma kamparo en okcidenta Nordameriko, (de kie devenas la nomo de la specio) sed ne en areoj de dezerto. Nordaj birdoj migras al sudaj partoj de la teritorio; sudaj birdoj estas plej ofte loĝantaj birdoj.
Ili nestumas en kavaĵoj aŭ en nestoskatoloj, konkurence kun Dukolora hirundo, Dompasero kaj la Eŭropa sturno por naturaj nestolokoj. Pro la alta nivelo de konkurenco, dompaseroj ofte atakas okcidentajn blubirdojn por akiri ties nestojn. La atakoj fariĝas kaj en grupo kaj sole.[1]
En duarangaj arbaroj Okcidentaj blubirdoj havas pli altan eblon sukcesi reproduktiĝi ol ĉe praarbaroj, sed ili suferas pli altan riskon de parazita infestado. La efiko de postzorga survivado estas nekonata.[2]
Tiu nearktisa blubirdo plie sukcesas ĉe nestoskatoloj ol ĉe naturaj kavaĵoj. Ili ekovodemetas pli frue, havas pli altan sukceson, pli malaltan predadon kaj reproduktas pli da idoj en skatoloj ol en kavaĵoj sed ili ne havas pli grandajn ovodemetadojn.[3]
La ovoj estas komune 4-6 kiuj averaĝe estas 20.8 x 16.2 mm. Ovoj estas ovoformaj kun milda kaj brila ovokonko. Ili estas palbluaj al bluecblankaj kaj foje blankaj. Idoj retas en la nesto ĉirkaŭ 19-22 tagojn antaŭ elnestiĝo.
Laŭ genetikaj studoj, 45 % de la nestoj de Okcidenta blubirdo enhavis idojn kiuj ne estas idoj de la maskla partnero. Krome Okcidentaj blubirdoj helpas siajn gepatrojn zorgi duan ovodemetadon post kiam la propra nesto malsukcesas. Okcidentaj blubirdoj estas helpataj ankaŭ de aliaj birdoj apartenanataj al diferencaj specioj kune. Birdoj de la specio Violverda hirundo estis vidataj manĝigantaj kaj defendantaj la nestojn de la Okcidentaj blubirdoj [4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.