From Wikipedia, the free encyclopedia
Shuānglín-sì estas bikŝuejo en Toa Payoh, Singapuro. Ĝi estis fondita en 1898, sed la konstruado nur komenciĝis en 1902 de Low Kim Pong, kaj finiĝis en 1907.[1] La bikŝuejo estis elektita kiel nacian monumenton en 1980 kaj en 1991 komenciĝis restaŭrado, kiu daŭris jardekon.[2] Ĝi nun havas sepetaĝan oran pagodon, imitaĵo de antikva pagodo en Fuĝjano, Ĉinio.
Liánshān Shuānglín-sì 莲山双林寺 | |
---|---|
La bikŝuejo Shuānglín-sì | |
Bikŝuejo | |
Loko: | Toa Payoh, Singapuro |
Skolo: | Mahajano |
Jaro de fondado: | 1898 |
jaro de elkonstruado: | 1902 |
jaro de elkonstruado: | 1907 |
Retejo: | https://www.shuanglin.sg/ |
La areo de 40.000 kvadrataj metroj estis donaco de Low Kim Pong, riĉa hoklo, kiu estis komercisto kaj dediĉita budhano.
En la minnana lingvo, la bikŝuejo nomiĝas Siong Lim. En la ĉina lingvo, ĝi nomiĝas (Liánshān) Shuānglín-sì (ĉine (莲山)双林寺), Bikŝuejo de la ĝemela arbaro de la lotusa monto).[3] La nomo venas de la du arbaroj el fortika ŝoreo en Bodgajo, Barato, kie la budho Gotamo atingis vekiĝon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.