![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c0/Map_showing_the_percentage_of_Jews_in_the_Pale_of_Settlement_and_Congress_Poland%252C_The_Jewish_Encyclopedia_%25281905%2529.jpg/640px-Map_showing_the_percentage_of_Jews_in_the_Pale_of_Settlement_and_Congress_Poland%252C_The_Jewish_Encyclopedia_%25281905%2529.jpg&w=640&q=50)
Setla zono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La setla zono (ruse Черта оседлости) estas historia esprimo pri tiu areo, sur kiu la judoj rajtis setli ene de la Rusia Imperio. Tiu areo estas grandparte iama parto de Pollando-Litovio, tiam okcidenta rando de la rusa imperio. Ĝin konsistigis okcidentaj rusaj gubernioj, kreitaj post dispartigoj de Pollando-Litovio, ankaŭ sud-okcidentaj gubernioj apud la Nigra Maro.