![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/92/Leptailurus_serval-1.jpg/640px-Leptailurus_serval-1.jpg&w=640&q=50)
Servalo
specio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Servalo (Felis serval) estas specio de mezgrandaj afrikaj karnomanĝuloj el genro feliso, familio felisedoj, ordo karnovoruloj, klaso mamuloj. Ĝia raso estas proksima al Afrika ora kato kaj Karakalo.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() servalo en Tanzanio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La servalo, komuna en Afriko, vivas ĉefe en humidaj savanoj. Ĝi aparte vivas sude de la Saharo en Afriko, en areoj kun arbustoj, herboj, proksime al akvo. Ĝi havas longajn krurojn, ĝi estas tre rapide moviĝema besto. La servalo lerte grimpas arbon, bone saltas. Ĝi ĉasas nokte, ĉefe birdojn kaj malgrandajn mamulojn (ronĝulojn).
La korpo de la servalo estas svelta, la kolo estas longa, la kapo relative malgranda kun grandaj oreloj. Ĝia vosto longas 20–30 cm, ĝi korpo (sen vosto) 80–100 cm. Ĝia ŝultroalto estas ĉirkaŭ 50 cm, la besto mem pezas ĉirkaŭ 15 kg.
Ĝia felo estas longhara, sur la ventro buterblanka, sur la dorso flava aŭ ruĝeta kun nigraj makuloj kaj strioj. Ĉar la makulado, koloro povas diferenci laŭ regionoj, oni kreis subspeciojn laŭ tio.
La servalino naskas 2–4 idojn post graveda tempo de 68–74 tagoj.