Serradilla del Arroyo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Serradilla del Arroyo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo. Serradilla del Arroyo estas tradukebla al Montareto de la rojo.
Serradilla del Arroyo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37531 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 248 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 31′ N, 6° 22′ U (mapo)40.521388888889-6.36 [+] | ||
Alto | 856 m [+] | ||
Areo | 80,54 km² (8 054 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Serradilla del Arroyo [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Serradilla kaj Guadapero, okupas totalan areon de 80,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 267 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 1 000 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Las Batuecas-Sierra de Francia, natura spaco protektita de grandaj mediaj kaj turismaj valoroj.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis.
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.