![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/96/Sergey_Obraztsov_1973.jpg/640px-Sergey_Obraztsov_1973.jpg&w=640&q=50)
Sergej Obrazcov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sergej Vladimiroviĉ OBRAZCOV (ruse Сергей Владимирович Образцов; naskiĝis la 5-an de julio 1901 en Moskvo, Rusia Imperio, mortis la 8-an de majo 1992 samurbe. Li estis granda rusa mastro pri marionetoj, kiu establis pupteatron kiel formo de arto en Sovetunio kaj kiu estas konsiderata unu el la plej elstaraj pupistoj de la 20-a jarcento.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/23/Sergey_Obraztsov_1930.jpg/640px-Sergey_Obraztsov_1930.jpg)
Sergej Obrazcov | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Сергей Владимирович Образцов | ||
Naskonomo | Сергей Владимирович Образцов | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1901 (1901-06-22) en Medvedkovo | |
Morto | 8-an de majo 1992 (1992-05-08) (90-jaraĝa) en Moskvo | |
Tombo | Novodeviĉje tombejo ![]() | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio ![]() | |
Alma mater | Vkhutemas (en) ![]() ![]() | |
Familio | ||
Infanoj | Alexeï Sergueïevitch Obraztsov (fr) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro publikigisto puppet designer (en) ![]() reĝisoro instruisto de teatro filmreĝisoro teatra reĝisoro pupteatristo scenaristo ![]() | |
Laborkampo | Marionetado ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La filo de instruistino pri la rusa lingvo en gimnazio baronino Anna Ivanovna von Rehbinder (Obrazcova) (1878–1959) kaj fervoja inĝeniero, akademiano Vladimir Nikolajeviĉ Obrazcov (1874–1949) studis pentrarton en la moskva Supera Arta kaj Teknika Studio. Li iĝis aktoro ĉe la moskva Nemiroviĉ-Danĉenko Muzika Teatro en 1922-1930 jaroj kaj poste ĉe la Moskva Arta Teatro(1930-31). Tiutempe li ankaŭ donis en sendependa vodevilo-stilo marionetajn spektaklojn. En 1931 li estis elektita de la soveta registaro kiel la unua direktoro de la Ŝtata Centra Pupteatro.
Dum pli ol okdek jaroj de ĝia ekzistado la teatro de marionetoj havis permanentan furoron enlande kaj eksterlande. Ĝi estas ankaŭ enlistigita en la Guinness-libro de rekordoj.
Krom gvidado en sia teatro Obrazcov instruis la puparton kiel profesoro en la moskva Rusa Akademio de Teatraj Artoj. Ekde 1976 li estis prezidanto la Internacia Unio de la Marionetoj - UNIMA, ekde 1984 - ĝia honora dumviva prezidanto.