From Wikipedia, the free encyclopedia
Sergej NOSOV (ruse Сергей Константинович Носов) naskiĝis la 17-an de februaro 1961 en la urbo Magnitogorsko, Ĉeljabinska regiono, Rusio. En 1983 tre sukcese finis la Magnitogorskan Min-Metalurgian Instituton, kiu portas nomon de lia avo Grigorij Nosov, kiel inĝeniero pri metalurgio. En 1995 li finis Akademion de Ekonomio. En 2003 li iĝis doktoro pri teknikaj sciencoj. Multjare okupiĝis pri sporto, en kiu li atingis grandajn rezultojn kaj iĝis majstro pri atletiko.
Sergej Nosov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de februaro 1961 (63-jaraĝa) en Magnitogorsk | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusio vd | ||||
Alma mater | Magnitogorsk State Technical University (en) Rusa Akademio de Landa Ekonomio kaj Publika Administrado vd | ||||
Partio | Unueca Rusio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sergej Nosov havas riĉan sperton de laboro kiel gvidanto. Li estis ĝenerala direktoro de Niĵne-Tagila Metalurgia Kombinumo kaj vic-guberniestro de la Sverdlovska provinco. Ekde oktobro de 2012 li iĝis elektita estro de la urbo Niĵnij Tagil, Rusio.
Sergej Nosov estas edzo kaj havas tri filinojn: Tatiana, Natalia, Ekaterina.
Sergej Nosov estas reprezentanto de la tria generacio en la profesia dinastio Nosov. Lia avo Grigorij Nosov kaj patro Konstantin Nosov okupis gravajn postenojn en la ferindustrio de Rusio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.