![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/45/Sergei_Gerasimov_with_camera.jpg/640px-Sergei_Gerasimov_with_camera.jpg&w=640&q=50)
Sergej Gerasimov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sergej Appolinarieviĉ GERASIMOV (ruse Сергей Апполинариевич Герасимов; naskiĝis la 21-an de majo (n.s.) 1906 en vilaĝo Kundravio, Ĉeljabinska gubernio, Rusia Imperio, mortis la 28-an de novembro 1985 en Moskvo) estis rusa kinoreĝisoro, aktoro, dramisto kaj profesoro de VGIK.
Lia patro Appolinario Alekseeviĉ Gerasimov estis nobelo laborinta kiel inĝeniero en Sankt-Peterburgo. Pro kontraŭleĝa politika agado li estis ekzilita al Siberio. Tie li konatiĝis kun hebreino Julia (Judif) Borisovna Estroviĉ, al kiu li edziĝis. Ŝi ankaŭ estis ekzilitino. La gepatroj havis kvin infanojn, el kiuj Sergej estis plej juna. En 1909 la patro pereis.
Post fino de mezlernejo Sergej komence de la 20-oj jaroj translokiĝis al Leningrado, kie li studis en Instituto de surscenaj belartoj. En 1928 li ĝin sukcese finis. En 1924 komenciĝis lia kinokariero. Tiam li laboris kiel aktoro kaj asistanto de reĝisoro. En 1930 li iĝis profesia kinoreĝisoro en prestiĝa filmstudio "Sovkino" (ekde 1934 ĝis nun - "Lenfilm").
En 1927 li edziĝis al Tamara Makarova, tre talenta aktorino, kiu studis kune kun li en la Instituto. La geedzoj travivis kune 58 jarojn kaj multe kunlaboris.
Dum la Dua mondmilito Gerasimov restis en la sieĝita Leningrado, kiun atakis la germana armeo, por filmi grandan teruron estintan tie en 1941-1944. En 1945 li estis ĉefo de kinokroniko pri la Venkoparado okazinta sur la Ruĝa Placo de Moskvo.
Samtempe kun filmado tiam Gerasimov komencis instrui la kinoproduktadon en VGIK. Li kune kun Tamara Makarova fondis la studion, en kiu ili edukis multajn geaktorojn kaj gereĝisorojn. Ĝi estis reale unika skolo de tiuj talentaj gemajstroj.
Dum vizito al Usono Sergej Gerasimov konatiĝis kun Charlie Chaplin, kiu tre alte taksis lian laboron. Ambaŭ eminentuloj longtempe amikis. Charlie donacis al Sergej sian faman bastonon, kun kiu li mullte rolis.
La geedzoj ne havis propran filon, sed edukis la nevon de Tamara, kiu laboris kiel kinodramisto. Sergej Appolinarieviĉ Gerasimov mortis pro kormalsano kaj estas sepultita en Novodeviĉje tombejo de Moskvo.