![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e8/SererTypeOriginal.jpg/640px-SererTypeOriginal.jpg&w=640&q=50)
Sereroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La sereroj estas post la volofoj kaj la fulboj la plej granda etno en Senegalo. La serera lingvo estas niĝer-konga lingvo. La plej multaj sereroj ankaŭ parolas la volofan, kiu dominas en la urboj.
Rapidaj faktoj etno, Ŝtatoj kun signifa populacio ...
Fermi
Ilia socio estas matrolinie strukturita kaj distingas sin per strikte apartaj kastoj : nobeluloj, militistoj, burĝoj, sklavoj kaj metiistoj (ekzemple forĝistoj kaj artistoj (ekzemple griodoj).
Hodiaŭ distingiĝas plejparte ankoraŭ nur du socitavoloj: agrikulturistoj kaj grundposedantoj. La sereroj estas agrokultivistoj (rizo, milio, sorgo) kaj bestbredantoj.
Laŭ siaj propraj legendoj ili inter la 10-a kaj 13-a jarcento venante el la nordo enmigris en centran Senegalon.