Serepoko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Serepoko ( vjetname : Sông Serepôk ) estas ĉefa alfluanto de la Mekongo. Ĝi iras ekde Daklak-Provinco en la Centraj Altaĵoj de Vjetnamujo tra la Ratanakiri- kaj Stungtreng-Provincoj en Kamboĝo por sin turni al Mekongo apud la Stungtreng-Urbo. Ĝia longeco estas, depende de la aŭtoro, inter 406 ĝis 450 kilometrojn en kiuj la lastaj 281 kilometroj troviĝas en Kamboĝo.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d6/Mekong_system_color.png/320px-Mekong_system_color.png)
La Serepoko, siavice, havas tri ĉefajn alfluantojn: la Krongnon, la Kronganaon, kaj la Eahleon. Antaŭ ol ĝi turniĝas al Mekongo, la Serepoko ankaŭ kuniĝas kun la Sesano kaj la Sekongo en Stungtreng-Provinco. En Vjetnamujo, ĝi ankaŭ estas nomata Dakrongo.