![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/93/Nuremberg_chronicles_f_60v_1.png/640px-Nuremberg_chronicles_f_60v_1.png&w=640&q=50)
Sep saĝuloj
aro de sep viraj helenoj: Taleso, Pitako, Bianto, Solono, Kleobulo, Misono, Ĥilono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sep saĝuloj aŭ Sep saĝuloj de Grekioj (antikvgreke: οἱ ἑπτά σοφοί; transskribo per la latinaj literoj: oi epta sophoi) aludas al sep publike elstaraj personoj de la Antikva Grekio vivintaj ene de la epoko de la 7-a kaj 6-a jarcentoj a.K., nome inter 620 ĉirkaŭ kaj 550 a.K., laŭdegitaj de la posteularo kiel modeloj la praktika saĝo kaj aŭtoroj de maksimoj stariĝintaj ĉe la bazo de la onia kultura greka sentebleco.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/93/Nuremberg_chronicles_f_60v_1.png/320px-Nuremberg_chronicles_f_60v_1.png)
Malgraŭ ke ili alestiĝus ĉe la komenciĝoj de la spekulativa greka konscio kaj aperus inter ili tiu kiu estas kutime taksata kiel la unua filozofo, nome Taleso el Mileto, ne ĉiuj estas konsiderindaj plene filozofoj, ĉar ilia intereso estis precipe encentrita sur la praktika konduto kaj ne sur la spekulativeco.