La koncepto liberaj, liberalaj aŭ liberulaj artoj aludis en la klasika Mezepoko la aron da studoj, kies celo estis la havigo de ĝeneralaj intelektaj konoj, kiel kontrasto al tiuj celantaj profesiajn specialiĝintajn lertaĵojn. La indiko liberalaj aŭ liberulaj lertaĵoj (Latine: artes liberales) devenas de la kontrastigo je la lertaĵoj de la neliberaj homoj, la sklavoj (Latine: artes illiberales).
Amplekso kaj subdivido
La liberalaj artoj havis sian nomon, por ke ili estu takseblaj plialtrangaj kompare kun la praktikaj artoj (artes mechanicae). Oni distingas inter la sep liberalaj artoj: trivium ("trivojo") de la lingve kaj logike-argumentade orientitaj fakoj, kiuj starigas la kondiĉon por ĉiu okupiĝo pri la (latinlingva) scienco, kaj la konstrua quadrivium ("kvarvojo") de la matematikaj fakoj.
Al la trivium apartenis:
- gramatiko: instruo de latina lingvo kaj ĝia aplikado al la verkoj de la klasikaj lernejo-aŭtoroj
- retoriko: paroladopartoj kaj stilinstruo, same kun ekzemploj el la lernejo-aŭtoroj
- dialektiko resp. logiko: deduktoj kaj pruvoj surbaze de la organon
Al la quadrivium apartenis:
- aritmetiko: nombroteorio (nombronocio, nombrospecoj, nombroproporcioj) kaj parte ankaŭ praktika kalkulado
- geometrio: eŭklida geometrio, geografio, geodezio
- muziko: muzikteorio kaj tonalo i.a. kiel bazo de la eklezia muziko
- astronomio: instruo pri la sferoj, la ĉielkorpoj kaj iliaj moviĝadoj inkluzive la astrologion (efikoj sur la subluna sfero kaj la homo)
Ili estis personigitaj laŭ la tradicio de Martianus Capella per inaj alegorioj kaj ofte montrataj kun jenaj atributoj:
- gramatiko - vergo
- retoriko - tabulo kaj grifelo
- dialektiko - serpento aŭ hundokapo
- aritmetiko - kalkultabulo aŭ kalkulŝnuro
- geometrio - cirkelo aŭ polvotabulo
- muziko - muzikilo
- astronomio - astrolabo
La sep liberalaj artoj havis gravan rolon ankaŭ en la ikonografio de la Mezepoko, multaj miniaturoj prezentas ilin.
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.