Senparenca lingvo estas lingvo, kiu ŝajnas ne esti parenca kun iu alia konata lingvo; do ĝi apartenas al unumembra lingva familio. La sekva listo de senparencaj lingvoj estas pli-malpli kompleta por Afriko kaj Eŭrazio.

Pluraj el la lingvoj en la listo estas antikvaj lingvoj, kiuj eble havis parencajn lingvojn en sia tempo, sed tiuj ne konserviĝis. La senparencaj lingvoj de hodiaŭ eble estas la lastaj restaĵoj de iamaj lingvaroj, aŭ eble ili ja estas parencaj kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, sed la simileco estas ne plu videbla pro la ŝanĝiĝoj en ambaŭ lingvoj. Tamen, se du lingvoj devenas de unu komuna pralingvo, ĝenerale tio estas konstatebla eĉ post pluraj jarmiloj da aparta evoluado, do, se la eŭska, ekzemple, parencas kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, la komuna pralingvo devas troviĝi en tre fora pasinteco.

Pliaj informoj Lingvoj, Loko ...
LingvojLokoKomentoj
AjnuaJapanioEndanĝerigita lingvo.
Buruŝanorda Pakistano
EtruskaAntikva ItalioApenaŭ restas longaj tekstoj. Tial ĝi estas apenaŭ komprenata.
ElamaAntikva ElamoLasta surskribo dum tempo de Aleksandro la granda. Hipotezoj volas ligi ĝin al dravida lingvaro aŭ la sumera.
Eŭska aŭ vaskaHispanio kaj FrancioHipotezoj ligis ĝin al iu el kaŭkazia lingvaro aŭ al la ibera lingvo.
GiljakanivĥaRusio
HadzaTanzanioTradicie en la kojsana lingvaro
ĤatiaAntikva Turkio 
Kalta aŭ nihalaBarato
KoreaKoreioCerte estas strukturaj similaĵoj inter la japana kaj la korea, sed tio ne pruvas multe. Ofta tezo estas, ke la japana kaj la korea ambaŭ estas parencoj de la altaja lingvaro, sed tiun tezon ne konsentas la plejmulto de lingvistoj.
KusundaNepalo
SandavaTanzanioEble parenco de la koja lingvaro.
SumeraAntikva Sumero 
Fermi

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.