Senluma kamero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Senluma kamero aŭ camera obscura (lat. camera „kamero“; obscura „senluma“) estas malhela ĉambro aŭ ujo, en kiun povas eniri lumo tra malgranda truo. En la truo povas eble troviĝi konveksa lenso; se ĉi tiu mankas, oni diras truofotilo. Sur la kontraŭa flanko ekestas renversita bildo. Tiun ĉi projekciaĵon oni povas rigardi aŭ desegni. La bildo estas tre malfortluma kaj povas esti rigardata nur je sufiĉa mallumigo de la ĉirkaŭaĵo. Tio okazas ekzemple per tuko, kiu detenas la ĉirkaŭan lumon ekster la duon-tralasema dorsflanko. Aŭ rigardonto eniras la kameron, je kio la adaptiĝo de la okulo plifaciligas la rigardon.