Sendling
urbodistrikto de Munkeno / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sendling estas kvartalo de Munkeno, ĉefurbo de Bavario en Germanio - oficiale ĝi kalkuliĝas kiel "urbodistrikto 6". Ĝi estas situanta sudokcidente de la urbocentro. Sendling estas subdividita en Obersendling, Mittersendling kaj Untersendling. Unter- kaj Mittersendling estas situantaj en la kvartalo de Sendling, Obersendling estas situanta en la kvartalo de Thalkirchen-Obersendling-Forstenried-Fürstenried-Solln.
Sendling | |||||
---|---|---|---|---|---|
borough of Munich (en) kvartalo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 41 230 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 10 468 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 7′ N, 11° 32′ O (mapo)48.12138888888911.541388888889 [+] | ||||
Areo | 3,9387 km² ( 393 .87 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sendling [+] | |||||
En 782 Sendling estis unuafoje menciata en la dokumentoj kiel Sentilinga (vilaĝo de iu Sentilo). En 1877 ĝi estis enkorpigata en Munkeno. Sendling estas la sidejo de famaj entreprenoj, ekzemple Siemens AG.
Murdo-Kristnasko estis famkonata batalo inter bavaraj ribeluloj kaj la ŝtataj instancoj en 1705. Ĉefe kamparanoj ribelis kontraŭ la aŭstraj okupaciaj trupoj kaj marŝis al Munkeno. Je la 25-a de decembro ili estis masakrataj sube de la preĝejo de Sendling. Pli ol mil viroj perdis la vivon kvankam ili estis kapitulacintaj.
La ĉefa placo de Sendling estas "Am Harras", kie antaŭe kuntrafis multaj tramlineoj kaj nun subtera trajno, urbo-trajno kaj aŭtobusoj. Ĉirkaŭ la placo situas diversaj vendejoj,servo-domoj kaj belaspektaj loĝdomoj de la tielnomata Jugendstil.
Konataj kvartalanoj:
- Sendling en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Sendling en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)