La Turko-Selĝukoj, Selĝukoj, Selĝukidoj aŭ Salĝukidoj (turka : Selçuk, Selĉuk; araba : السلاجقة, as-Salâjiqa; persa : سلجوقيان, Saljûqiyân) estis la membroj de tribo de turka deveno elmigrinta el Turkmenio ĝis Okcidenta Azio antaŭ regi sur la tiamajn regionojn de Irano kaj Irako kaj de Turkio meze de la 11-a jarcento al la fino de la 13-a jarcento.
Rapidaj faktoj dinastio • historia lando ...
Granda Selĝuka Imperio |
|
|
dinastio • historia lando |
Geografio
La Selĝukoj en sia plej ampleksa periodo, 1092 |
|
Ĉefurbo: |
|
Loĝantaro |
Ŝtat-strukturo |
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj |
Diplomatiaj Rilatoj |
|
|
Fermi
Ili alvenis en Anatolion, devenaj el Centrazio, fine de la 10-a jarcento kaj katastrofis tra la bizancaj kaj arabaj provincoj. La Turko-Selĝukoj estas konsiderataj kiel la rektaj prauloj de la okcidentaj turkoj, la aktualaj loĝantoj de Turkio, Azerbajĝano kaj Turkmenio. La Turko-Selĝukoj ludis gravan rolon en la mezepoka historio kreante baraĵon por Eŭropo kontraŭ la orientaj mongolaj invadantoj, defendante Islamon kontraŭ la eŭropaj krucmilitistoj, kaj konkerante grandajn teritoriojn de la Bizanca Imperio, kiun praktike dissolvis, dum ties sukcedontoj, la osmanlaj turkoj, finmortigis ĝin.