From Wikipedia, the free encyclopedia
La Seimas [prononco Sejmas] estas la parlamento de Litovio. Ĝi havas 141 membrojn, kiuj estas elektataj por periodo de 4 jaroj. Proksimume duono el ili (71) estas individue elektitaj, la aliaj (70) elektiĝas per nacia baloto laŭ sistemo de proporcia reprezentado kaj partiaj listoj. Por ke ĝi rajtu je reprezentiĝo en la parlamento Seimas, partio devas atingi almenaŭ 5 procentojn de la entutaj voĉdonoj, kaj unio de pluraj partioj almenaŭ 7 procentojn de la entutaj voĉdonoj. La 12-an de oktobro 2008 finiĝis la baloto por la parlamenta periodo de 2008 ĝis 2012.
Seimas | |||||
---|---|---|---|---|---|
unuĉambra parlamento dieto | |||||
Komenco | 15-a de majo 1920 vd | ||||
Geografia situo | 54° 41′ 28″ N, 25° 15′ 43″ O (mapo)54.69111125.261944 | ||||
Lando(j) | Litovio vd | ||||
Sidejo | Seimas Palace | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La vorto "Seimas" etimologie rilatas al la pola vorto Sejm, la nomo de unu el la du branĉoj de la parlamento de Pollando, kaj al la latva vorto Saeima, kiu estas la nomo de la parlamento de Latvio.
La parlamenta konstruaĵo (litove Seimo Rūmai) en Vilnius estis konstruita fare de la arkitektoj Robertas Stasėnas, Algimantas kaj Vytautas Nasvytis.
La 12-an de oktobro 2008 en Litovio okazis balotoj por la nacia parlamento: pri tio vidu apartan artikolon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.