From Wikipedia, the free encyclopedia
Segamat (ĉine 昔加未) estas urbeto kaj administra distrikto en Ĝohoro, Malajzio.
Segamat | |||
---|---|---|---|
district of Malaysia (en) vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 85000–85999 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 2° 30′ N, 102° 49′ O (mapo)2.5102.81666666667 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Segamat [+] | |||
La nomo Segamat ŝajne derivas de la kombino de tiuj du malajaj vortoj nome Segar kaj Amat kiuj laŭvorte signifas ekstreme (Amat) kaj freŝa (Segar). Ĝi estis eldirita de Bendahara Tepok (Bendahara signifas ĉef-ministro en malnova malaja), la lasta Bendahara de Malako en la jaro 1511.
Laŭ loka historiisto, Hassan bin Muhammad, la areo kutime estis konata kiel Rantau Panjang.
Ĉirkaŭ 1511, Bendahara (ĉefministro) de Melaka (Malaka) nome Bendahara Tepok kaj liaj trupoj estis retiriĝantaj al Ĝohoro post la falo de Melako al la invadaj fortoj portugalaj gvidataj de Afonso de Albuquerque. La Bendahara kaj liaj trupoj haltis kaj ripozis ĉe apuda rivero en la areo kaj trinkis akvon el la rivero. Post la trinkaĵon, la Bendahara ekkriis, "Segar Amat!", Aŭ "Tre refreŝiga!" en Malaja lingvo, kaj nomis la riveron Segar Amat, kiu kun la tempo evoluis al Segamat.
Tamen, komence la nomo Segamat nur aplikiĝis al la rivero. La setlejo kiu poste fariĝis Segamat estis originale nomita Rantau Panjang. La urbo supozeble prenis la nomon de la rivero nur je la turno de la 20-a jarcento.
La areo estas la jena: 2,825.4 km². Kaj la populacio: 270,000 (2010).
Kelkaj loĝantoj konis Esperanton
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.