administra unuo en Krimeo From Wikipedia, the free encyclopedia
Sebastopola municipo estas la teritorio regata de la Sebastopola urba konsilantaro. La oficiala nomo de la teritorio en la ukraina lingvo sonas kiel місто Севастополь (laŭvorte - urbo Sebastopolo), tamen tiu nomo estas tradicia kliŝo, sence ne tute ĝusta, ĉar temas ne nur pri la urbo, sed ankaŭ pri la ĉirkaŭa teritorio, kiu estas pli granda, ol la urbo Sebastopolo kaj krom la urbon mem havas ankoraŭ unu urbeton (Inkermano) kaj multajn vilaĝojn. La areo de la municipo kovras 86 350 hektarojn. En la municipo loĝas ĉirkaŭ 377 mil homoj, el tiuj 355 mil loĝas en la urboj (Sebastopolo kaj Inkermano) kaj ĉirkaŭ 22 mil - en kamparo.
Sebastopola municipo | |||
---|---|---|---|
magistrato administra unuo en Krimeo vd | |||
Administrado | |||
Municipo | Sebastopolo | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 44° 36′ N, 33° 32′ O (mapo)44.633.533333 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sevastopol City Council [+] | |||
La administra centro de la municipo estas Sebastopolo. La kialo de la atribuo de aparta statuso por la urbo kaj la ĉirkaŭa teritorio estas la fakto, ke Sebastopolo estas la haveno, kie baziĝas milita ŝiparo de Rusio. Antaŭ la 1990-aj jaroj la Sebastopola municipo administre estis unu el la regionoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, sed post la disfalo de USSR kaj okazintaj problemoj pri la disdivido de la Nigramara Floto inter Ukrainio kaj Rusio la urbo ricevis apartan statuson kaj ne plu estas administra parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. En 2014, Sebastopolo fariĝis federacia urbo de Rusio.
La tuta teritorio de la municipo estas dividita en 4 distriktojn. La distriktoj konsistas el distriktaj kaj/aŭ komunumaj konsilantaroj; sume la tuta municipo havas krom Sebastopolon ankoraŭ unu urbon (Inkermano), unu urbotipan loĝlokon (Kaĉo), 28 vilaĝojn kaj 1 loĝloketon. La iama urbo Balaklavo nun ne havas statuson de memstara urbo kaj administre estas nur parto de Sebastopolo (tamen troviĝanta iom forŝire de la urbo mem).
Sube estas prezentita la listo de ĉiuj loĝlokoj de la municipo escepte de la urbo Sebastopolo mem. En la listo estas esperantigitaj nur la nomoj de urboj kaj de la vilaĝoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj. Interkrampe estas prezentitaj la malnovaj krime-tataraj nomoj de la loĝlokoj, kiuj estis ŝanĝitaj post la deportado de la krime-tatara popolo en 1944.
La loĝlokoj kaj distriktoj de la Sebastopola municipo | |||
---|---|---|---|
Distriktoj | Balaklavskij, Gagarinskij, Leninskij, Naĥimovskij | ||
Urboj | Sebastopolo • Inkermano Iama urbo Balaklavo nun estas parto de Sebastopolo | ||
Urbotipaj loĝlokoj | Kaĉo | ||
Vilaĝoj: | Andrejevka • Frontovoje • Fruktovoje • Gonĉarnoje • Dalneje • Kamiŝli • Kizilovoje • Kolĥoznoje • Novobobrovskoje • Ozjornoje • Orlinoje • Orlovka • Osipenko • Pavlovka • Peredovoje • Pirogovka • Podgornoje • Povorotnoje • Poljuŝko • Rezervnoje • Rodnikovskoje • Rodnoje • Rossoŝanka • Ŝirokoje • Ternovka • Tilovoje • Verĥnesadovoje • Viŝnjovoje | ||
Loĝloketoj | Solneĉnij |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.