![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Se%25C3%25A1n_MacBride_1984.jpg/640px-Se%25C3%25A1n_MacBride_1984.jpg&w=640&q=50)
Seán MacBride
From Wikipedia, the free encyclopedia
Seán MacBride (naskiĝis la 26-an de januaro 1904(nun 1904-01-26) en Parizo kaj mortinta la 15-an de januaro 1988 en Dublino) estis irlanda advokato, ĵurnalisto, diplomato, pacaktivulo kaj politikisto, ĉeestinta la internacian medion.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Li estis stabestro de la Irlanda Respublika Armeo kiun li forlasis en 1936 por iĝi politikisto. Li estas kunfondinto de Amnestio Internacia kaj en 1974, li ricevis la Nobel-premion pri paco pro esti homo kiu "mobilizis la konsciencon de la mondo en la batalo kontraŭ maljusto". Li estis la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj por Namibio.