Scribus
From Wikipedia, the free encyclopedia
Scribus estas libera kaj malfermkoda programaro por perkomputila eldonado komparebla kun komerca programaro kiel Adobe PageMaker, QuarkXPress kaj Adobe InDesign. Ekzistas versioj por Vindozo, Makintoŝo, Linukso, Unikso kaj eĉ OS/2.
Rapidaj faktoj Aŭtoro, Lasta stabila versio ...
Scribus | |
---|---|
Aŭtoro | Scribus Team |
Lasta stabila versio | 1.6.2 |
Operaciumo | plursistema |
Programlingvo | C++ |
Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
Programtipo | perkomputila eldonado |
Permesilo | GNU LGPL |
Retejo | https://www.scribus.net |
Fermi
Scribus fleksebligas enpaĝigadon kaj kompostadon. Per ĝi eblas krei profesiajn prespretajn dosierojn. Ankaŭ eblas per Scribus krei movbildojn kaj interagajn PDF-dokumentojn kaj formularojn.