From Wikipedia, the free encyclopedia
La Scienca kaj Teknologia Parko de Kataro (angle Qatar Science & Technology Park, QSTP) estas entreprena "kovilo" por ekfirmaoj situantaj en Kataro. La subtenaj programoj de QSTP helpas al kompanioj evoluigi kaj komercigi siajn teknologiojn.
Scienca kaj Teknologia Parko de Kataro | ||
---|---|---|
Qatar Science & Technology Park | ||
instalaĵo neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 2004 vd | |
Geografia situo | 25° 19′ 31″ N, 51° 26′ 15″ O (mapo)25.325451.437375 | |
Lando(j) | Kataro vd | |
Sidejo | Rajan, Kataro | |
Situo | Doho | |
| ||
Tipo | Ne-profitcela organizaĵo | |
Retejo | https://qstp.org.qa/ | |
La QSTP situas ĉe Qatar Foundation, Education City, apud kampusoj de pluraj universitatoj. Ĝia celo estas altiri kompaniojn kaj entreprenistojn el la tuta mondo, kaj instigi ilin evoluigi kaj komercigi sian teknologion en Kataro.
Inter la unuaj membroj de QSTP troviĝas EADS, ExxonMobil, General Electric, Microsoft, Shell kaj Total, kunigante esploradon kaj komercon, akcelante la evoluon de la ekonomio de Kataro.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parc des Sciences et des Technologies du Qatar en la franca Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.