From Wikipedia, the free encyclopedia
La Schalkenmehrener Maar (prononcu: ŝalkenmErener ma:r) aŭ maaro de Schalkenmehren estas maaro situante ĉ. 3 km sudoriente de la urbo Daun en la mezmontaro Ejfelo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi situas rande de la komunumo Schalkenmehren.
Ĝi estas unu el la tri maaroj de Daun. La maaro de Schalkenmehren estas duobla maaro konsistanta el okcidenta maara lago kaj el orienta seka maaro. Ambaŭ ekestis antaŭ ĉ. 10.500 jaroj post freatomagma eksplodo aŭ vulkana vaporeksplodo. La lago en la okcidenta parto varias en sia diametro inter 500 kaj 575 m kaj profundas averaĝe 21 m. La alteco de la laga surfaco super marnivelo estas 420 m (meza akva nivelo). La orienta parto de la duobla maaro estas altmarĉo. La duobla maaro estas la nura maaro de Daun, kiu havas forfluejon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.