Scaletta Zanclea estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sicilio kaj al la provinco Mesino, itale provincia di Messina, sicililingve pruvincia di Missina, ekde 2015 formale nomata itale Città metropolitana di Messina, do metropola urbo de Mesino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 836 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Itala kaj Messina.
Scaletta Zanclea | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Sicilio |
Provinco | ME Mesino |
Geografia situo | 38° 3′ N, 15° 28′ O (mapo)38.0515.466666666667 |
Alto super marnivelo | 8 m |
Areo | 5 km² |
Loĝantaro | 1836 (2023) |
Loĝdenso | 386 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Scaletta Marina, Scaletta Superiore, Guidomandri Marina kaj Guidomandri Superiore |
Najbaraj komunumoj | Itala kaj Messina |
Patrono | Sankta Maria de la Karmelo |
Festa tago | 16-a de julio |
Nomo de loĝantoj | scalettesi |
Poŝtkodo | 98029 |
Imposta kodo | I492 |
Kodo laŭ ISTAT | 083094 |
Telefona prefikso | 090 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
La loĝloko situas je la orienta marbordo de Sicilio sude de la urbolimoj de Mesino apud la aŭtoŝoseo A 18/E 45 kaj la fervojo al Taormina kaj Katanio. La komunumo konsistas el la urbopartoj Scaletta Marina, Scaletta Superiore, Guidomandri Marina kaj Guidomandri Superiore. Suda najbara komunumo estas Itala.
Kastelo de la familio Ruffo, princoj de Scaletta je montopinto (Scaletta Superiore) estas la plej konata vidindaĵo de la urbeto, enhavanta kulturhistoriajn kolektaĵojn. Ĝi estis konstruita dum la 13-a jarcento sub la aŭspicio de imperiestro Frederiko la 2-a. Alia vidindaĵo estas la rom-katolika preĝejo San Nicolò el la 17-a jarcento.
Je la 1-a de oktobro 2009 katastrofa ŝlim-lavango, kaŭzata de pluvego, detruis parto de la urbo kaj ĉirkaŭ 35 homoj perdis siajn vivojn; tiam estis detruata ankaŭ la valora historia konstruaĵo Palazzetto Ruffo en Scaletta Marina.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.