Saĥarov-Premio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Saĥarov-Premio por pensa libereco (ankaŭ nomata "EU-premio pri homaj rajtoj") estas donata de la Eŭropa Parlamento ekde 1988 al homoj aŭ organizoj penantaj por la homaj rajtoj aŭ la libereco de opinio. La premio nomiĝas laŭ Andrej Saĥarov, ricevanto de la Nobel-premio pri paco kaj dotiĝas je 50.000 eŭroj. Ĝi estas donita ĉiujare en Strasburgo, kutime en oktobro.
Rapidaj faktoj homrajta honorigo, Nomita laŭ ...
Saĥarov-Premio | ||
homrajta honorigo | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Andrej Saĥarov | |
Organizanto | Eŭropa Parlamento | |
Sidejo | Strasburgo | |
Lando | Eŭropa Unio • Francio | |
Fondita en | 1988 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Fermi