Baglamo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Baglamo ankaŭ konata sub la pli fama nomo Sazo (la persa vorto Saz ساز - aus saz signifas fakte "instrumento") estas muzikilo de la familio de longkolaj liutoj de la tambura familio. Ĝi estas populara muzikinstrumento en Azerbajĝano, Armenio, Afganio, Irano, Turkio kaj en partoj de Sirio, Irako kaj balkanaj landoj, ankaŭ inter kurdoj, tataroj kaj baŝkiroj. La instrumento havas du ĝis sep kordojn kaj estas kutime ludata per maldika longforma plektro.