Brungorĝulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Brungorĝulo, Brungorĝa saksikolo aŭ Rubetro (Saxicola rubetra) estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj. La scienca nomo signifas "ruĝeca rokloĝanto", reference al sia habitato kaj suba koloro. Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum rubetra estas latina por "ruĝeckolora" aŭ "ruĝecnuanca".
Brungorĝulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Maskla brungorĝulo
Ina brungorĝulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Saxicola rubetra (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas birdo kun grando de ĉ. 13 cm, similgranda kun la Eŭropa Ruĝgorĝulo (Erithacus rubecula) ekzemple. Ĝi havas mallongan voston kaj brunajn suprajn partojn, kun iom pli flaveca pugo kaj tre videbla blanka okulstrio surokula kaj kun simila strio gorĝoflanke ne tiom markata, ĉar sube estas hela koloro. Ĉe la vostobazo troviĝas du blankaj makuloj. La kapo kaj dorsa flanko de la masklo estas malhelbrunaj kun malhela striado sur kiu malhela fono ege videblas la blankaj vizaĝostrioj; sur la malhela flugilo troviĝas blanka makulo. La gorĝo kaj la brusto estas rust-bruna kaj de tie devenas la nomo de la specio, kiu same povus esti ruĝbrustulo. La ventro estas blankeca.
La femalo estas pli pala kaj senkolora, la okulstrio estas flaveca, la flugila makulo estas malpli granda. Junuloj estas similaj. Sur la flugiloj de la birdidoj ne troviĝas makulo.
La brungorĝulo kantas plantopinte, mallonge. La masklo havas fajfan, krakan sed mildan kanton, konsiste ĉefe en la konata frazo fi-ĉak-ĉak, tipa de saksikoloj. En vintrejoj ili ofte alvokas sed rare kantas.[1]
Tiu palearktisa specio reprezentas iom da bazan diverĝon de la genro Saxicola. Ĝi pluhavas la pleziomorfan superokulan strion de multaj Muscikapedoj sed perdita -probable aŭtapomorfe- ĉe la plej antaŭenigitaj specioj de la genro Saxicola kiaj la Eŭropa saksikolo (S. rubicola) aŭ la Afrika saksikolo (S. torquatus).[2]
S. rubetra estas migranta insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en malfermaj herbejoj, marĉoj, nekultivitaj kampoj ktp. en Eŭropo oriente ĝis ĉirkaŭ la Uraloj[3]. Grundo kun filikoj estas preferata habitato de tiu specio. Ili nestumas surgrunde inter herboj aŭ ĉe arbusta bazo. Tiu birdoj ŝatas ripozi sur altaj punktoj kiaj telefonfostoj, el kie ili eksaltas kapti flugantajn insektojn[1].
Ili vintrumas en norda subsahara Afriko; ili alvenas en Okcidenta Afriko komence de la seka sezono. Plumoŝanĝado okazas ne en vintrejoj, sed junuloj povas anstataŭigi siajn unuajn flugilplumojn antaŭ la unua migrado reen al la reproduktejoj.[1]
Ne nekomuna en sia ampleksa teritorio, la Brungorĝulo (Saxicola rubetra) estas klasita kiel Specio Malplej Zorgiga de la IUCN.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.