komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Savogna d'Isonzo - prononco [saVONja diZONco], jen itale, friule Savogne dal Lusinç, slovene Sovodnje ob Soči aŭ Sovodnje pri Gorici) estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Gorizia, kiu ekde oktobro 2017 ne plu estas oficiala administra unuo. Ekde tiam la loko apartenis al intermunicipa aŭ interkomunuma teritoria unuo, nomata Collio - Alto Isonzo, sed jam fine de 2019 denove ŝanĝiĝis la administra strukturo: nun ĝi apartenas al tiel nomata malcentra regiona unuo Gorico, kiu laŭ amplekso identas al la antaŭa provinco - tial, pro praktikeco kaj plia koncizeco, tolereblas plutraduki la novan longan administran nomon Ente di decentramento regionale di Gorizia al Esperanto per "provinco Gorico".
Savogna d'Isonzo | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | GO Gorico | ||||
Komunumaro | Collio - Alto Isonzo (2017-2019) | ||||
Geografia situo | 45° 55′ N, 13° 35′ O (mapo)45.91666666666713.583333333333 | ||||
Alto super marnivelo | 235 m | ||||
Areo | 16 km² | ||||
Loĝantaro | 1694 (2023) | ||||
Loĝdenso | 100 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Gabria/Gabrje, Peci/Peč, Rupa, San Michele del Carso/Vrh, Castel Rubbia/Rubije, Monte San Michele/Vrh sv. Mihaela, Colici Superiore, Colici Inferiore | ||||
Najbaraj komunumoj | Doberdò del Lago, Farra d'Isonzo, Gorico, Miren-Kostanjevica (SLO), Nov-Gorico (SLO) kaj Sagrado | ||||
Patrono | Marteno de Tours | ||||
Festa tago | 11-a de novembro, la patrona memortago | ||||
Nomo de loĝantoj | (IT) savognesi, (SL) sovodenjci | ||||
Poŝtkodo | 34070 | ||||
Imposta kodo | I479 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 031022 | ||||
Telefona prefikso | 0481 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 694 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Marteno de Tours, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Doberdò del Lago, Farra d'Isonzo, Gorico, Miren-Kostanjevica (SLO), Nov-Gorico (SLO) kaj Sagrado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.