From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sarona Golfo (greke Σαρωνικός Κόλπος, Saronikós Kólpos) estas parto de la Egea Maro kaj do de la Mediteranea Maro. Ĝi situas inter la kontinenta parto de Grekio, pli ekzakte ties regiono Atiko, nordoriente kaj la duoninsulo Peloponezo sudokcidente, kaj krome nordokcidente limiĝas pere de la Istmo de Korinto. La Saronaj insuloj troviĝas en la samnoma golfo.
Sarona Golfo | ||
---|---|---|
golfo [+] | ||
Akvejo | Egea maro, Mediteraneo | |
Koordinatoj | 37° 42′ 0″ N, 23° 36′ 0″ O (mapo)37.723.6 | |
Sarona Golfo | ||
Vikimedia Komunejo: Saronic Gulf [+] | ||
Ekde la jaro 1893 la kanalo de Korinto ligas la Saronan Golfon kun la Golfo de Korinto aliflanke de la istmo. La Sarona Golfo kaj la marbordaj regionoj Atiko kaj Peloponezo estas la lulilo de la greka kaj iusence de la eŭropa kulturo. Ĉi-tie troviĝis la unuaj prahistoriaj kultejoj kaj grandurboj, el kiuj la nuna grekia ĉefurbo Ateno estas la plej granda.
La nomo venas de la mitologia reĝo Sarono.
37° 40′ 57" norde, 23° 36′ 0" oriente Mapo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.