From Wikipedia, the free encyclopedia
Santo Domingo de las Posadas [santodoMINgo delaspoSAdas] estas municipo en la centroriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo (ankaŭ atribuita al La Moraña) kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Santo Domingo de las Posadas estas komprenebla kiel Sankta Dominiko de la Gastejoj.
Santo Domingo de las Posadas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05292 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 72 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 49′ N, 4° 38′ U (mapo)40.812222222222-4.6336111111111 [+] | ||
Alto | 926 m [+] | ||
Areo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santo Domingo de las Posadas [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 20 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Vega de Santa María, Velayos, Pozanco, Maello, Mingorría kaj Tolbaños.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.