urbo en suda Kalifornio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Santa Maria estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Santa Barbara (Kalifornio).
Santa Maria | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono ĉarta urbo en Kalifornio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 93454 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 109 707 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 809 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 57′ N, 120° 26′ U (mapo)34.951388888889-120.43333333333 [+] | ||
Alto | 217 m [+] | ||
Areo | 60,654116 km² ( 606 5.4 116 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Maria, California [+] | |||
Santa Maria situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato. Limo de Los-Anĝeleso troviĝas 120, la urbocentro 150 mejlojn.
En la nuna Santa Maria la plej frue indianoj vivis. En 1769 hispanoj alvenis, misio estis establita en 1772. En 1850, kiam Kalifornio akiris ŝtatiĝon la riĉa grundo de la areo altiris usonajn terkultivistojn. En 1875 oni fondis setlejon nomatan "Santa Barbara", poste "Grangerville", fine Santa Maria. En 1901 oni trovis petrolojn en la komenco.
Agrikulturo ludas gravan rolon en ekonomio de la grandurbo. Multe laboras en vitejoj, vinfarejoj. Aliaj kultivas fragojn, celeriojn, pizojn, florbrasikojn, spinacojn, brokolojn kaj fabojn. La petrolindustrio ankaŭ nun funkcias.
El Santa Maria aŭtoŝoseoj kuras al Los Anĝeleso kaj San Francisko. Fervojo same trafikas en la najbara urbeto. En la urbego (kaj al la fervoja stacidomo) aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
En Santa Maria regas mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 8-21 °C. La malvarmo kulminas en decembro averaĝe 3 °C. Jare pluvas po 356 mm. preskaŭ neniam neĝas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.