From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne konfuzu Santa Clara-n kun Santa Clarita!
Santa Clara | |||||
---|---|---|---|---|---|
la kongresejo | |||||
urbo de Usono urbego ĉarta urbo en Kalifornio vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Usono | ||||
Subŝtato | Kalifornio | ||||
Kantono | kantono Santa Clara | ||||
| |||||
| |||||
Telefonkodo | 408 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 127 647 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 677 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 21′ N, 121° 58′ U (mapo)37.35-121.96666666667 [+] | ||||
Alto | 72 m [+] | ||||
Areo | 47,67 km² | ||||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Santa Clara, California [+] | |||||
Santa Clara estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en la samnoma kantono. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 127 647 loĝantoj sur areo de 47,67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 677 loĝantoj/km².
Santa Clara situas sur la marborda ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la okcidenta parto de la subŝtato. Ĝi troviĝas en Silicon Valley.
Tiun lokon ektrovis la unua eŭropano en 1769. Tiam indianoj vivis tie. Santa Clara fondiĝis en 1777 kiel katolika misio, urbiĝis en 1852. La loknomo venis de patrono de la misio. La loĝantoj longe kulturis fruktojn kaj legomojn. En 1906 sismo okazis kaj mortis ĉirkaŭ 100 homoj. La historio ŝanĝiĝis en la 1960-aj jaroj, tiam la semikonduktaĵo-industrio aperis en la valo. La urbego estas hejmo de ĉefsidejo de Intel kaj aliaj gravaj firmaoj.
Santa Clara havas du gravajn fervojajn stacidomojn, sed la urbego ne havas propran flughavenon. La loĝantoj uzas la proksiman flughavenon de San Jose (Kalifornio).
Santa Clara situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C, en julio kaj aŭgusto averaĝe 28 °C, en decembro averaĝe 5 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 400 mm.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.