komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sant'Angelo di Brolo (sicilie Sant'Àncilu i Brolu) estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sicilio kaj al la provinco Mesino, itale provincia di Messina, sicililingve pruvincia di Missina, ekde 2015 formale nomata itale Città metropolitana di Messina, do metropola urbo de Mesino. Kristana patrono estas la Ĉefanĝelo Miĥaelo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sant'Angelo |
Sant'Angelo di Brolo | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Sicilio |
Provinco | ME Mesino |
Geografia situo | 38° 7′ N, 14° 53′ O (mapo)38.11666666666714.883333333333 |
Alto super marnivelo | 314 m |
Areo | 30 km² |
Loĝantaro | 2760 (2023) |
Loĝdenso | 91 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Brolo, Ficarra, Gioiosa Marea, Librizzi, Montagnareale, Piraino, Raccuja, San Piero Patti kaj Sinagra |
Patrono | ĉefanĝelo Mikaelo |
Festa tago | 29-a de septembro |
Nomo de loĝantoj | santangiolesi |
Poŝtkodo | 98060 |
Imposta kodo | I283 |
Kodo laŭ ISTAT | 083088 |
Telefona prefikso | 0941 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Komence de 2023 en la komunumo vivis 2 760 loĝantoj sur areo de 30,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 91 loĝantoj/km².[1]. La ekonomio baziĝas ĉefe sur la agrikulturo kaj tipaj metilaboroj aŭ sur la produktado de la fama "Salame Sant'Angelo IGP".
Sant´Angelo di Brolo situas je 75 kilometroj okcidente de Messina kaj ĉirkaŭ 130 kilometres (81 mi) oriente de Palermo.
Najbaraj komunumoj estas Brolo, Ficarra, Gioiosa Marea, Librizzi, Montagnareale, Piraino, Raccuja, San Piero Patti kaj Sinagra.
Sant'Àncilu i Brolu estas riĉa je historio, arto kaj kulturo. La nomo de la vilaĝo rilatas al la Eklezio de Sankta Anĝelo kaj al la termino "Brolum" kiu signifas "kultivita kampo" derivata de la mezepoka latina lingvo. Historiaj spuroj aludas al la ĉeesto de katolikaj kaj ortodoksaj ritoj, kiuj ankaŭ klarigas la ekziston de preĝejoj kaj monaĥejo[2].
Je 12 kilometroj de Sant'Angelo troviĝas la aŭtovojo A20/E90.
La loko ne havas fervojan konekton.
Multaj preĝejoj, akvomueliloj kaj la mezepoka kastelo Piano Croce.
Muzeo de Arto Sankta kaj Muzeo de Anĝeloj en kiu videblas pentraĵoj kaj skulptaĵoj de italaj artistoj pri la temo anĝeloj. En tiu lasta muzeo konserviĝas letero de eks-prezidento Barack Obama pro tio ke la komunumo organizis rememoran eventon honore la la viktimoj de la Masakro en la elementa lernejo Sandy Hook en Usono.
La sponsoroj estas la Itala Esperanto-Federacio kaj la municipoj Sant'Angelo di Brolo kaj Librizzi, kiuj per komuna rezolucio proklamis sian municipon 'Città Esperantista" (Esperantista Urbo)[3] [4][5].
Ekde 2014 okazas ĉiujare internacia poezia konkurso ("Poezio el ĉiuj ĉieloj - Poesia de tutti i cielli) en du lingvoj (itala kaj Esperanto) organizatan de la literatura kaj arta asocio Concorsi di Samiedano, sub instigo de la itala kaj esperantista verkisto Giuseppe Campolo. Dum la premio-ceremonio en 2019, okazinta en la komunuma teatrejo de Sant'Agnelo di Brolo, estis kanto en Esperanto kiu nomiĝas "Una ballata per l'Esperanto"[6]. La poemoj estas eldonataj en du lingvoj de la eldonejo Eva (Edizioni Eva)[7].
La sesa konkurso okazis en 2020 kun speciala premio por la poemo temanta pri sociala malkomforto kaj ĉia subpremo, kaj alia premio por la plej bela soneto[8][9].
La komunumo ĝemeliĝis kun 12 aliaj lokoj en Italio kiuj ankaŭ portas la nomon Sant'Angelo, ekzemple Sant’Angelo dei Lombardi.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.