Sankta Vigilio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vigilio de Trento (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 355 en Romo aŭ Trento; mortis probable en junio 405 en la valo Randena (itale Val Rendena, germane Rendenatal) de la nuna provinco de Trento, estis kristana episkopo de la urbo Trento kaj mortis kiel martiro. Li nuntempe aparte estas honorata en Sud-Tirolo kaj en la provinco de Trento, kie estas multaj preĝejo patronataj de li, kaj pluraj loĝlokoj havas lian nomon. La plej konata el ili situas 10 kilometrojn sude de la urbo Bruneck en la valo Vigiltal (germane; itale Val Vigilio), debranĉiĝo de la valo Gadertal (germane; itale Val Badia). Ankaŭ ĉe la Garda-Lago ekzistas loĝloko nomata je li, la terlango Punta San Vigilio.
Rapidaj faktoj Vigilio de Trento, Persona informo ...
Sankta | |||||
Vigilio de Trento | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 355 en Romo | ||||
Morto | 405 en Val Rendena | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Saint Maxentia (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 26-a de junio | ||||
episkopo de Trento | |||||
Dum | ĉ. 4-a jarcento | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kristanismo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
- Kategorio Sankta Vigilio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)