From Wikipedia, the free encyclopedia
Ripsime aŭ Hripsime (armene Հռիփսիմէ) estas « romia » virgulino martirigita kun ŝiaj samreligianoj en 301 en Armenujo. Kune kun Gregorio la Iluminanto kaj Gajane, Ripsime estas unu el la tri plej gravaj sanktuloj de la Armena Apostola Eklezio.
Sankta | ||
Sankta Ripsime | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 300 en Romo | |
Morto | 1-an de januaro 301 (1-jaraĝa) en Eĉmiadzin | |
Mortis per | Senkapigo vd | |
Tombo | Sankta Ripsime vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥino vd | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Agathange estas la ĉefa historia fonto pri la historio de Ripsime, Gajane kaj la aliaj 40 samreligianoj konataj kiel virgulinoj romiaj sed pli verŝajne originaj el unu el la orientaj provincoj de la Imperio. Laŭ la tradicio, la romia imperiestro Diokleciano profunde enamiĝis pro la beleco de Ripsime, okazigante la fuĝon al Armenujo de la abatino Gajane kaj de la aliaj virgulinoj inkluzive de Ripsime; la armena reĝo Tiridates la 3-a ankaŭ enamiĝis je Ripsime, kaj pro ŝia malakcepto, li mortigis ŝin en la jaro 301. Tre probable la armena reĝo mortigis ilin post la denuncado de la provincestro el kie fuĝis la virgulinoj. La lango de Ripsime estis elbuŝigita, la stomako malfermita, blindigita kaj la korpo dispecigita.
Ĉiam laŭ Agathange, la reĝo transformiĝis en apro ĝis lia propra kristaniĝo pere de la sanktulo Gregorio la Iluminanto. Laŭ la tradicio Kristo aperis al la sanktulo kaj indikis la lokon kie la virgulino estis martirigita, kie Gregorio konstruigis maŭzoleon, detruita en la 7-a jarcento kaj anstataŭita de la nuna preĝejo Sankta Ripsime en Eĉmiadzin.
Ripsime kaj ŝiaj samreligianinoj estis la unuaj kristanaj martiroj (almenaŭ la konataj) de Armenio. Ŝia kultado disvolviĝis ĉefe ekde la 7-a jarcento, per la rimarkinda konstruado de pluraj religiaj konstruaĵoj longe de Vagharchapat, kiel ekzemple Varagavank.
Sakta Ripsime estas memorigata 8 semajnojn post Pasko (Armena Apostola Eklezio, kaj la 29-a de septembro la Romkatolika Eklezio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.