Remiĝo de Reims
gaŭla-franka ĉefepiskopo kaj sanktulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Remigius, laŭ PIV Remiĝo[1] (naskiĝis ĉ. 437, mortis la 13-an de januaro 533/535),[2] naskiĝinta en tio kio ankoraŭ ne estis la diocezo de Laon, estis episkopo de Reims dum sepdek kvar jaroj, se oni fidas la skribon ekde 459-462 ĝis sia morto kiun metigis sur lia tombo la ĉefepiskopo Hincmar de Reims en 852. Tiu, kiu estos honorita per la titolo apostolo de la frankoj de tiu sama Hincmar[3], baptis la reĝon Klodvigo la 1-a, la 25-an de decembro de jaro inter 496 kaj 506, kaj 3 000 frankajn militistojn el lia armeo[4]. Li verŝajne kontribuis al la organizado de sia klerika provinco, sed oni ne povas aserti ke li estis la fondinto de la episkopujoj de Thérouanne aŭ de Arras, eĉ malpli de tiu de Laon.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Remiĝo. |
Sankta | |||||
Remigius de Reims | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo de Reims, Sanktulo | |||||
Statuo de sankta Remigius baptanta Klodvigon la 1-an apud la baziliko Sankta Remiĝo de Reims | |||||
Persona informo | |||||
Remi de Reims | |||||
Naskiĝo | ĉ. 437 en Cerny-en-Laonnois | ||||
Morto | 13-an de januaro 533 (0533-01-13) en Reims | ||||
Tombo | Katedralo de Reims Baziliko Sankta Remiĝo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Prince de Soissons (en) vd | ||||
Infanoj | Helaria (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo verkisto vd | ||||
| |||||
Episkopo de Reims | |||||
Dum | ĉ. 459/462– | ||||
Antaŭulo | Bennade aŭ Bennage, Bernage | ||||
Sekvanto | sankta Romen | ||||
Sanktulo, Apostolo de la frankoj | |||||
Honorata en | Katolika Eklezio | ||||
Festotago | 15-a de januaro, 13-a de januaro | ||||
Patroneco | ĉefdiocezo de Reims | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Remiĝo estas unu el la katolikaj patronoj de la ĉefdiocezo de Reims[5].
Festo : la 15-an de januaro en Francio, la 13-an de januaro en la roma martirologio. En la diocezo de Reims, oni festas lin la 1-an de oktobro, laŭ loka tradicio, kiu originis fine de la 6-a jarcento.[6]
Remiĝo estis entombigita en la preĝejeto Sankta Kristofo, fariĝinta baziliko Sankta Remiĝo. En 852, Hincmar starigis relikvojn, el kiuj malgranda parto estis movita al Sankta-Maria de Reims. La relikvujo estis ŝirmita en 882 (vikingaj invadoj) en Épernay, poste solene rekondukitaj en junio 883 al Sankta-Maria. En 900, la ĉefepiskopo Herveo remetigis la relikvojn de Sankta Remiĝo tien kie ili estis kultataj ĝis la Franca Revolucio. La korpo de sankta Remiĝo estis sendifekte konservita.