From Wikipedia, the free encyclopedia
La iama benediktana abatejo Sankta Nikazo (france Saint-Nicaise) estas pereinta konstruaĵo en la urbo Reims en Francujo (departemento Marne, regiono Champagne-Ardenne).
Sankta Nikazo | ||
---|---|---|
abbey church, religia komunumo [+] | ||
Koordinatoj | 49° 14′ 39″ N, 4° 2′ 44″ O (mapo)49.2440834.045611 | |
Arkitekto | Hugues Libergier | |
Estiĝo | 1229 | |
Sankta Nikazo | ||
Vikimedia Komunejo: Abbatiale Saint-Nicaise de Reims [+] | ||
La abatopreĝejo, kiu validas kiel unu el la ĉefaj verkoj de gotika arĥitekturo, estis konstruata ekde 1231 ĝis 1263 fare de Hugues Libergier; ĝin finkonstruis Robert de Coucy. La imponan fasadon ilustras gravuraĵo de Nicolas de Son el la jaro 1625. En la jaro 1799 oni malkonstruis la katedralon; sur ĝia tereno nun staras la ĉampanfarejo Taittinger.
La gravuraĵo de Nicolas de Son montras imponan gotikan preĝejon kun fasado, kies du turoj portas pintpiramidajn tegmentojn, triangulan gablon kun tri okulfenestroj, sep ornamgablojn, kaj grandega fenestrorozo super du pintarkaj fenestroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.