La protestanta preĝejo Sankta Maria de la Herbejo (Soest) (oficiala nomo germaneWiesenkirche aŭ germaneKirche St. Maria zur Wiese) en Soest validas kiel perfekta vestfalahalopreĝejo. Staranta sur proksimume kvadrata plano, ĝi donas al rigardanto la impreson de nura fenestrofronto, portate de delikataj faskopilastroj. La altaj, longfenestro en la ĥorejo preskaŭ tuŝas la plankon. Dumtage la preĝejo efikas senpeza kaj tralumata. Tri preskaŭ same altaj, tre plate volbitaj navoj donas al la halo ĝia bonproporciecon. La konstrua historio etendiĝas trans jarcentoj. Sur la lokon de la antaŭa romanika preĝejo oni ekkonstruis en 1313 la nunan preĝejon. La du turoj, kiuj nun regas la eksteran aspekton, ekestis nur en la dua duono de la 19-a jarcento.
Rigardo sur Soest, vidate ekde sudo. Tute dekstre la du-tura gotika preĝejo Sankta Maria de la Herbejo, la suda turo havas skafaldonSankta Maria de la Herbejo, meznavoElaera foto (2014)