Sankristobala sturno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sankristobala sturno (Aplonis dichroa) estas birdo de la familio de sturnedoj kaj genro de Pacifikaj sturnoj aŭ Aplonis. Ĝi estas endemio indiĝena de la Salomonoj kaj pli precize de San Cristobal (Makira), en sudorientaj Salomonoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Sankristobala sturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aplonis dichroa (Tristram, 1895) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Ĝi povus formi superspecion kun la Salomona sturno, A. grandis, kun kiu ĝi estis iam konsiderata samspecia, sed diferenciĝas en grando, morfologio kaj plumaro. Ĝi estas monotipa specio, tio estas sen agnoskitaj subspecioj.