municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
San Vicente de Alcántara estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. En tiu suda provinco, ĝi situas en la nordokcidenta angulo proksime de Portugalio kaj norde de la provinca ĉefurbo Badajoz (je 67 km), sed iomete pli proksime de la ĉefurbo de la alia ekstremadura provinco, nome Cáceres (je 66 km). Ĝi estas nomita omaĝe al sankta Vincento de Zaragozo, martiro.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon San Vicente de Alcántara (stacidomo). |
San Vicente de Alcántara | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06500 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 262 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 22′ N, 7° 8′ U (mapo)39.360277777778-7.1369444444444 [+] | ||
Alto | 504 m [+] | ||
Areo | 275,3 km² (27 530 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Vicente de Alcántara [+] | |||
La zono estas konata neoficiale kiel distrikto de los Baldíos ("de la Senkultivejoj").
La loĝantaro laŭ la censo de 2007 estis 5.883 loĝantoj.
En la Supra Mezepoko, oni kredas, ke la eksetlado en tiu zono estis kaŭzita de reloĝado fare de la Ordeno de Alcántara komence de la 15-a jarcento, kiel submunicipo de Valencia de Alcántara.
En 1671, ĝi akiris la juran sendependon el Valencia de Alcántara, kaj la nomon de vilaĝo, post pago al la Krono de 95.000 dukatoj. Krome ĝi akiris la nomon de "San Vicente de la Orden de Alcántara", ĉar tiuj teroj estis konkeritaj de araboj de la 6-a Superulo de tiu Ordeno, D. Vicente García Sánchez en 1221. Komence la vilaĝo havis malgrandan teritorion, sed poste tiu pligrandiĝis en 1836 por la aldono de Piedrabuena kaj Mayorga, kiam San Vicente estis malligita el la jura distrikto de Valencia de Alcántara kaj enmetita en tiun de Alburquerque. Aktuale la teritorio estas de 275,3 km².
La aspekto pro kiu la vilaĝo estas plej konata estas la produktado kaj prilaborado de korko, kies tradicio devenas el 1858, kiam oni malfermis la unuan fabrikon, kaj en tiu agado San Vicente elstaras nune kiel la plej grava centro de Hispanio.
Dum la Hispana Intercivitana Milito okazis bataloj ĉirkaŭ tiu vilaĝo en 1936.
La unua demokrata urbestro estis Enrique Santos Herrera, de la Komunista Partio, kaj poste Joaquín Prieto Cruz, senpartia. Sukcedis Antonio Martín Durán de la Socialista Partio (PSOE) kaj de la sama partio Clodoaldo Fernández Nieto ĝis 1987, Gabriel Ramón Mayoral Galavís ĝis 2007 kaj nune Andrés Hernáiz de Sixte (PSOE).
San Vicente havas en siaj ĉirkaŭaĵoj dolmenojn tre bone konservitajn. La megalita aro de la municipa teritorio de San Vicente de Alcántara konsistas de naŭ dolmenoj kaj formas parton de la grupo de 48 megalitoj konataj aktuale en la okcidento de Ekstremaduro kaj kiu, kronologie, situas inter la 4-a kaj la 3-a jarmiloj a. K. Ili apartenas al la epokoj de la neolitiko kaj ĥalkolitiko.
Kiel artaĵo, elstaras la preĝejo de San Vicente Mártir starigita en la dua duono de la 18-a jarcento sur alia antaŭa. Ĝi estas baroka kun elementoj de la novklasikismo.
Ege interesa estas la antikva ermitejo de Sankta Ana, starigita en 1708, malgranda, sed de interna arkitekturo, ege baroka, kovrita de ornamaj pentraĵoj, kiuj montras kompletan ikonografian bildon de figuroj kaj aliaj temoj, datebla ĉirkaŭ 1760.
Restaĵoj de la antikva monaĥinejo de franciskaninoj konserviĝas en la strato Cantos Molina. Temas pri interna korto duetaĝa, kun grandaj arkoj duoncirklaj kaj klostro, aktuale kulturdomo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.