From Wikipedia, the free encyclopedia
San Martín de Rubiales estas vilaĝo kaj municipo, kodo-339, en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
San Martín de Rubiales | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09317 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 143 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 39′ N, 4° 0′ U (mapo)41.6425-3.9933333333333 [+] | ||
Alto | 809 m [+] | ||
Areo | 19,4 km² (1 940 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Martín de Rubiales [+] | |||
Ĝi situas je 30 km de Aranda de Duero kaj 15 km de Peñafiel (en la provinco Valladolid). Trafikpunkto de la jam malaperinta trajnlinio Fervojo Valladolid-Ariza, kiu funkciis kiel haltejo al la pasaĝeroj destine al najbaraj vilaĝoj kiuj ne havis transtacidomo kaj samtempe la transportado de varoj.
María Concepción "Concha" Díez Valcabado, eminenta pentristino de Ribera del Duero, honora filino de la vilaĝo.
Ĉiam preta fiere altigi la originojn kaj historion de Kastilio kaj Leono, ŝia longa listo de pentraĵoj estis ekspoziciataj en gravaj urboj kiaj Valjadolido aŭ Madrido kaj en multnombraj vilaĝoj apartenantaj al la komunumo kiu vidis ŝin naskiĝi, portante la pejzaĝojn kaj kolorojn de ŝia devena tero kvazaŭ standardo.
Bildo de la Suferanta Virgulino, 18-a jc.,-
Preĝejo de la 16-a jc.,- Ĝi estas en la plej altaĵo de San Martín de Rubiales, ĝia konstruado baziĝas sur la katedrala arkitekturo
Vinkeloj (ĉ. la jaro 1600),- La propietaĵo de la vinkeloj estas tre familia, aŭ pro interkonsento de pluraj najbaroj, kiuj posedas apartajn ejojn aŭ individuajn ejojn ene de la sama vinkelo.
La konstruado de la vinkeloj estis realigita dum epokoj kiam ne eblis okupiĝi pri la respondecaj laboroj de la kamparo, aŭ pri la jarsezono aŭ nekonvena vetero. Ĉio estis manfarite aŭ per la bovhelpo. En multnombraj vinkeloj estis konstruitaj vinujoj por ĝia ellaborado, ankoraŭ multaj el ili konservas tiujn vinujojn. Multaj reformis la fasadon per ŝtonoj de la antikva preĝejo de Sankta Maria, kiu situis apud la nuna tombejo.
Ermitejo de Sankta Johano (Mezepoko),- Verŝajne ĝi estis konstruita en 1708, preskaŭ sen dekoracio, dediĉata al Sankta Johano Baptisto.
Socastillo,- Estas altaĵo ĉe la randoj de San Martín de Rubiales, de kie videblas Ribera del Duero kaj multnombraj vilaĝoj de la distrikto ( Roa, Nava de Roa , Hoyales de Roa , Haza, ktp...)
Romia ponto sur la rivero Duero,- Tiu ĉi ponto havis gravan strategian situon dum la paso de la tempo.
La Vojoj,- (hispane: Las Sendas) kampara vojo, kiu komenciĝas en San Martín de Rubiales ĝis Bocos de Duero, en la provinco Valladolid, ĝi estas la tipa vojo por la promenado de la vilaĝanoj kaj deviga al ĉiuj vizitantoj. Ĝi estas milda promenejo kie oni povas ĝui la belecon de la pejzaĝo (rivero kaj malproksima montaro).
Agrikulturo, bovbredado kaj vinindustrio.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2007 | ||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
342 | 280 | 226 | 217 | 202 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.