From Wikipedia, the free encyclopedia
San Bartolomé de Pinares [sanbartoloME depiNAres] estas municipo en la oriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko Pinares (pinaroj) ĉe valo de rivero Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo San Bartolomé de Pinares estas komprenebla etimologie kiel Sankta Bartolomeo de Pinaroj.
San Bartolomé de Pinares | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05267 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 501 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 33′ N, 4° 33′ U (mapo)40.5425-4.5425 [+] | ||
Alto | 1 041 m [+] | ||
Areo | 74,49 km² (7 449 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Bartolomé de Pinares [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 74,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 521 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 25 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Herradón de Pinares, Las Navas del Marqués, Navalperal de Pinares, Santa Cruz de Pinares, Valdemaqueda, El Barraco, Cebreros kaj El Hoyo de Pinares. La municipa teritorio estas montara inter la Valo de rivero Alberĉe kaj la Sierra de Gredos. Proksime estas la Akvorezervejo de Burguillo.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estis tradicia festo konsistanta en ĉevalrajdado super fajro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.