![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8e/Samosa_1.jpg/640px-Samosa_1.jpg&w=640&q=50)
Samoso (manĝaĵo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Samoso estas sud-azia manĝaĵo el la Hinda subkontinento. Ĝi ordinare konsistas el fritita triangula aŭ piramidoforma pastfolio kun farĉo el terpomoj, cepoj kaj pizoj, sed ankaŭ aliaj farĉoj kiel viandhaketaĵo estas uzataj. La grando kaj formo de samoso, kaj la konsisto, povas forte varii. Ĝi estas spica kaj ofte manĝata kun ĉatnio entenanta menton, koriandron aŭ tamarindon. Samoso estas manĝetaĵo ŝatata de junuloj kaj plenkreskuloj. Ĝi ofte estas prezentata kun teo aŭ kafo. Samoso estas tre populara en lokoj kiel Kolkato, (Okcidenta Bengalio). Ekzistas ankaŭ dolĉaj samosoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8e/Samosa_1.jpg/640px-Samosa_1.jpg)