urboj de Irako From Wikipedia, the free encyclopedia
Samava, laŭ araba lingvo السماوة estas urbego, ĉefurbo de Gubernio Muthana en meza-suda Irako.
Samava situas sur ebenaĵo laŭ ambaŭ bordoj de Eŭfrato. Divanija troviĝas 83, Nasirija 97, Kut (Irako) 142, Amara (urbo) 189, Bagdado 241, Basra 259, Faluĝa 268, Ramadi 300, Kirkuk 470, Sulajmanija 473, Mosulo 594 kilometrojn.
Supozeble Samava estis fondita en la 3-a jarcento post Kristo. En 1964 pli ol mil politikaj kaptitoj estis savitaj. La kaptitoj estis liveritaj per trajno (tio estis "mortotrajno"). En la stacidomo oni donis trinkakvojn kaj manĝaĵojn al la kaptitoj, sed pli frue jam mortis pli ol 100 pro manko de trinkakvo.
Samava estas grava komerca urbo, kiu situas en la okcidenta bordo. La industrio konsistas el produkto de cementoj. Menciindas la agrikulturo kaj manlaboraĵoj pri tapiŝoj, krome oni minadas salon en la proksima (25 km) sala lago. En 2005 malgranda naftorafinejo ekfunkciis.
Samava estas ligita voje kaj trajne al Bagdado kaj Basra. Ŝajnas, la urbego havas ankaŭ riveran havenon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.